Samideanoj

flago

SALUTON, KARAJ GEAMIKOJ ESPERANTISTOJ DE LA TUTA MONDO!

Ĉi tiu paĝaro aperas precipe itallingve ĉar ni, starigantoj de la grupo de Trento, ne volas preterlasi nian devon disvastigi la esperantan idealon al niaj kunloĝantoj, en ĉi tiu loko, kie ni travivas.

Ni ne povas eĉ flankelasi la saluton al la esperantistoj trairantaj tra ĉi tiu paĝaro aŭ traveturontaj eble iun tagon, nian urbon aŭ nian regionon.

Laŭ la tradicia akcepto de la esperantistoj, ni havos, sendube, la eblecon renkontiĝi, ĉu per interreto, ĉu persone se vi havos okazon viziti nin.

Ni estas varia areto da homoj: gepensiuloj, gejunuloj kaj plenkreskuloj, kunigitaj, samkiel vi, per la simpatio al ĉi tiu lingvo kaj per la forta volo disvastigi ĝin en spirito de paco kaj frateco.

Iuj el ni, precipe tiuj ne engaĝitaj en pluraj sindevigoj, ŝatas partopreni en nombraj esperantaj kunvenoj, ĉu nespecifaj, ĉu fakaj. Eble ni jam ien renkontiĝis!

Trento estas bela provinca ĉefurbo. El la materialo disponebla en ĉi tiu paĝaro vi trovos ankaŭ informojn por viziti nian urbon.
Se vi deziras kontakti nin por obteni pluajn informojn, bonvolu utiligi la subskribitajn kontaktojn.

Ni estas disponeblaj por starigi amikecon kaj ĝemeliĝojn kun aliaj grupoj dislokataj en la mondo, por ke ni pruvu ke la idealo de la esperantistoj kapablas efektive realigi pacon kaj civilan
kunvivadon inter la tutmondaj popoloj.

Ni vin atendas plejbaldaŭe.
La grupo de Trento.

Vi povas skribi al:      info (ĉe) esperanto . trento . it

——–

 Ĉi-tie vi povas trovi Esperantaj prelegj.

Vi povas koni ion pri nia urbo legante esperanta vikipedio:

Nia urbo,  nia regiono,  …